Kanada esperantisto Brian Kaneen, kiu forpasis la 12an de januaro, 2012,
testamentis al ESF pli ol duonan milionon da kanadaj dolaroj.
"Mi vere ĝojas ke mia samurbano Brian montris tian fidon al nia agado,"
komentis la eliranta prezidanto de ESF, Mark Fettes. "Ŝajne lin impresis
unuflanke la sukceso de lernu.net, kaj aliflanke la investoj, kiujn ESF
faras sur la esplorkampo de lingva justeco. Lia malavara donaco helpos nin
ampleksigi nian agadon precipe sur ĉi tiu dua tereno."
Kaneen, universitata docento pri la germana lingvo, estis aktiva en la
kanada Esperanto-movado, interalie kiel instruisto kaj sekretario de la
vankuvera klubo. Modesta homo kun modesta vivstilo, li ĉiam energie pledis
por pli da konscio kaj engaĝiĝo pri lingvopolitikaj demandoj. Tiu sinteno
fontis interalie el lia propra junaĝa sperto de lingvomorto sur
Manks-insulo; alia testamenta disponigo kreis stipendion por manksaj
junuloj kiuj volas studi keltan lingvon.
Pro diversaj administraj detaloj, la ĉefa parto de la heredaĵo povis
pagiĝi al ESF nur fine de aŭgusto 2013. La kapitalo de la fondaĵo nun
sumas je iom malpli ol tri milionoj da usonaj dolaroj.
Se vi volus sekvi la ekzemplon de Brian Kaneen per inkludo de ESF en via
testamento (aŭ per alia speco de planita donaco), bv. kontakti nian
konsiliston pri donacoj, Wallace G. Du Temple: wallydutemple ĉe telus.net